![]() |
Esperanto Viva!Via deka leciono |
La kurso ne celas [pretender, tener como fin] instrui [enseñar] al vi la tutan lingvon. Ĝi celas esti nur enkonduko [introducción]. Ĝi celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli facila ol la aliaj lingvoj. Ĝi celas ankaŭ kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo [cultura].
![]() Vi povas interparoli kun la kongresanoj. |
Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas aĉeti trinkaĵojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas eĉ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankoraŭ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas ĉeesti la koncertojn kaj ĝui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankaŭ fari aranĝojn por vojaĝi tra la mondo per 'Pasporta Servo'. |
Vi eble ankaŭ ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankaŭ de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankaŭ pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankaŭ ricevis senpagajn specimenajn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.
| Ni ankaŭ prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi eĉ uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Paĝojn de Esperanto aŭ la Virtualan Esperanto-Bibliotekon aŭ la hejmpaĝon de Universala Esperanto-Asocio. Ĉu vi legas la novaĵgrupon soc.culture.esperanto? | |
Eble vi deziras plustudi [plu = más (tiempo)] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankoraŭ multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis ĉe la komenco de lernolibro [libro de texto]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri ĝi. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.
![]() Esperanto: Curso del Idioma Internacional |
Tre novan libron estas Esperanto: Curso del Idioma Internacional. Ĝin verkis Miguel Adúriz, fama hispana esperantisto. Ekzistas aparta libreto kun la solvo de la ekzercoj. |
Estas ankaŭ radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj ankaŭ lokaj radio-stacioj en Aŭstralio. Ankaŭ en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mondo, sed en itala traduko.
| Jen Nia Mondo estas havebla [literalmente:
ten-ible; que se puede conseguir] ankaŭ surkasede, en diversaj versioj. La plena
[completo] kurso konsistas [consiste] el Jen
Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. Ĉiu leciono
daŭras [dura] dek kvin minutojn. Oni povas aĉeti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [por separado]. Estas ankaŭ du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mondo estas aĉetebla [comprable] ĉe la Esperanto-Centro. |
La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo |
![]() Marteno montras librojn cxe la Esperanto-Centro en Londono |
Eble vi preferas korespondan kurson. La koresponda kurso de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo estas bazita [basada] sur żSabe Vd Esperanto? aŭ sur Junulkurso. Petu pliajn informojn ĉe la paĝo de AEU.
| Se vi estas riĉa [rico], vi povos aĉeti la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo. Tiu estas entute en Esperanto, sed estas akompanaj notoj en diversaj lingvoj. La vidbendo estas tre amuza. |
|
| Aŭ eble vi deziras ĉeesti kurson. Demandu al via studgvidanto ĉu estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankaŭ unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi ĉeestis kursojn ĉe 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Ili havas ankaŭ kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Gales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex. Petu detalojn de la Esperanto-Centro. Eble estas similaj kursoj en via lando. | Wedgwood Memorial College en Barlaston |
Se vi estas instruisto [profesor], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso ankaŭ por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj ĝi estas havebla ĉe la Esperanto-Centro aŭ per la Interreto.
![]() Mazi en Gondolando |
Ankaŭ tre interesa estas la vidbendo [vídeo] Mazi en Gondolando. Ĝi estas tre profesia [profesional], kaj taŭga [apropiada] por lernejoj, speciale [especialmente] por pli junaj infanoj. Ĝi estas entute en Esperanto. Ĝi distras [entretiene] kaj ankaŭ instruas, sed ĉar ĝi estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve. |
Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indiĝenoj [nativos, indígenas] de Novgvineo [Nueva Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jaraĝulo tio estis tre interesa.
| Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj [obras] de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj. | ![]() William Auld estas fama skota Esperanto-poeto |
Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en Esperantujo. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi cxion bonan. Bonvenon - kaj gxis baldaux! |
Se vi havas problemon por sendi la ekzercojn, serĉu helpon.
Via laboro estos korektita [corregido] kaj resendita [devuelto] al vi.
Ĝis baldaŭ en Esperantujo! |
Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en ĉi tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-hispana kaj hispana-Esperanto.
Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Antaŭa leciono.
| Eldonis Viva Languages asocie kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. | (c) IDF 1996, 1997, 1998 |
| Tradukis kaj adaptis: | (c)José F. Martín |
Otros Links de Interés:
Cocina - Videos - Juegos Gratis - Postales cachondas - Cine - Programas Gratis - Letras de Canciones
Listas de todos los Tutoriales Gratis. 1998- 2007 - -
Los
tutoriales y cursos aquí reunidos son una recopilación de los mejores encontrados en
Internet.
El crédito y copyright de los mismos si lo hubiere corresponde al autor de cada
uno de ellos.
Si tu tutorial o curso está aquí, y deseas darlo de baja de esta recopilación o
quieres añadir el tuyo,
envíanos un mensaje desde
aquí