![]() |
Esperanto Viva!Via naŭa leciono |
Mi jam menciis la Jarlibron de Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ĝi enhavas liston de lokaj kluboj [clubes] kaj federacioj. Ne ĉiu urbo havas lokan klubon, sed ĉiu urbo en Britio estas en unu el la dek kvar federacioj.
Eble estas loka klubo apud vi, aŭ eble vi devos iomete veturi por viziti la plej apudan lokan klubon. La lokaj kluboj varias. Mi loĝis en pluraj urboj en Britio, do mi konis plurajn klubojn. Kelkaj estas grandaj, kaj kelkaj estas malgrandaj. Kelkaj estas formalaj, kaj kelkaj estas neformalaj. En kelkaj oni parolas nur en Esperanto, sed en aliaj oni parolas Esperante kaj angle.
Mia unua loka klubo estis en Stockport. Ĝi estis nova klubo, kaj estis multaj komencantoj. Oni parolis Esperante kaj angle. Ili kunvenis [kun + ven + is] monate. En la somero [verano] ili ofte promenis en la kamparo [campo (en general); kampo = un campo (en concreto)]. Por pli serioze ekzerci Esperanton mi iris ĉiusemajne al la Manĉestra Esperanto-Societo. Tie ili parolis nur en Esperanto, kaj estis pli formala programo. Ili ankaŭ vendis librojn. Nun la Manĉestra Esperanto-Societo estas malpli formala, kaj ili kunvenas en trinkejo.
![]() Ĉe la Londona Klubo oni parolas Esperante |
La plej granda Esperanto-klubo en Britio estas la Londona Esperanto-Klubo. Tie oni parolas nur en Esperanto, sed oni faras esceptojn [excepciones] por komencantoj. Ili kunvenas apud la stacidomo Euston Square. Ili kunvenas vendrede, kaj havas propran ĥoron. |
Eble interparolo kiam vi estos ĉe loka klubo estos tiel:
| Saluton! - Saluton! - Mi estas komencanto. Mi lernas per la Senpaga Koresponda Kurso. - Ĉu? Bone! Bonvenon! Envenu. - Dankon. - Mi estas Olga. - Saluton! Mi estas _______ - Jen estas Mervyn; li estas la sekretario [secretario]. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Heleno; ŝi estas la prezidanto. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Adrian. Li estas tre grava persono. Li estas nia kasisto [tesorero]. - Ha, Adrian, vi estas mia studgvidanto [tutor; studi = studiar], ĉu ne? - Jes, saluton. - Saluton! - Kaj jen Mark. Li manĝas [come] fajron [fuego]. - Ĉu? Kie? - Ho, kelkfoje [a veces] ĉe la Esperanto-Klubo... Kaj jen Kris. Kris ŝatas traduki literaturon en Esperanton el slavaj [eslavas] lingvoj. - Saluton! - Saluton! - Kaj mi venas el Ukrainio [Ucrania]. - Ĉu? | Mark manĝas fajron ĉe la klubo |
Iu sonorigas [toca el timbre] ĉe la pordo [puerta]. Estas japana vizitanto.
| Saluton! - Saluton! Mi estas Uĉida Masatomo. Nomu min Masa. - Envenu. |
![]() "Esperanto estas multe pli facila", diras Masa |
Oni prezentas [presenta] Masa al la aliaj ĉeestantoj [ĉe + est + ant + o + j], kaj ili interparolas. La lingvaĵo estas malfacila [facila = fácil], sed vi komprenas iomete. Oni petas al Masa diri kelkajn vortojn pri Japanio. Li diras, "Mi vizitas pro [por, a causa de] la laboro. Mi faris kontakton kun la klubo per la Interreto." Li klarigas [explica, aclara; klara = claro] pri la japana skribmaniero [modo de escribir; maniero = modo, manera]. "Estas tre malfacile al junaj japanoj lerni legi en Japanio. Esperanto estas multe pli facila", li diras. |
| Post la klubaj anoncoj [anuncios] estas tempo por la trinkaĵoj. "Kiom da [cuántos] kafoj?" Kris demandas. " Unu, du, tri kvar, kvin ... kaj kiom da teoj [tés]? ... unu, du, tri. Ni havas ankaŭ fruktosukon". "Jes, mi petas", diras la tri infanoj. "Do tio estas kvin kafoj, tri teoj kaj tri fruktosukoj." Dum oni atendas [esperar] la trinkaĵojn, Adrian disdonas [dis + don + as] ekzemplerojn de la unua leciono de la senpaga koresponda kurso, por la lokaj bibliotekoj. | "Kiom da kafoj?", Kris demandas |
Eble vi havas okazon [ocasión, oportunidad] rigardi [mirar] Esperantajn gazetojn dum la vespero.
![]() Anoj de Londona Esperanto-Klubo aŭskultas prelegon |
Ĉe mia nuna loka klubo oni kunvenas ĉiumonate en la hejmoj de klubanoj. En iuj kluboj oni ĉiam kunvenas en la sama loko; eble oni luas [rent] halon [hall]. La Londona Esperanto-Klubo kunvenas ĉiuvendrede ĉe Fred Tallant Hall, 153 Drummond Street, London NW1 2PB. La halo estas malferma [open] ekde [from] la sesa horo tridek ĝis la deka horo. Estas prelego [lecture] ekde la sepa horo dek kvin. Post tio oni povas aĉeti trinkaĵojn kaj ion por manĝeti. Post la kafpaŭzo [paŭzo = pause / interval] estas kelkfoje 'forumo' [forum] kie oni diskutas [discuss] ion ajn [at all: ion ajn: anything], aŭ estas la altgrada [alta = high; grado = grade / level] kurso, kie oni diskutas pri lingvaj aferoj. Kelkfoje estas ankaŭ ĥorekzerco. La Londona Esperanto-Klubo eldonas dumonatan bultenon kun programo. |
Kion vi preferas [preferir] - klubon kiu uzas nur Esperanton (escepte kun komencantoj) aŭ klubon kiu uzas Esperanton kaj la nacian [nacional; nacio = nación] lingvon? Se vi uzos Esperanton vi pli rapide lernos ĝin. Aliflanke [por otra parte; alia = otro; flanko = lado] eble vi deziras diskuti pri popularigo de Esperanto; por tio vi eble bezonas [necesitar] ankoraŭ la nacian lingvon. Diversaj [diverso, distinto] homoj havas diversajn opiniojn [opiniones]!
Eble vi ne havas lokan Esperanto-klubon. En tiu kazo [caso] vi eble ĉeestos kunvenojn de la Esperanto-federacio. Se vi estas ano de EAB, vi estas aŭtomate ano de la federacio.
Alia maniero uzi Esperanton loke estas per la Interreto. Se vi havas aliron [acceso] al la Interreto vi povas trovi novaĵgrupon [grupo de noticias] 'soc.culture.esperanto'. Tie oni diskutas en Esperanto pri multaj aferoj. Oni povas ankaŭ uzi retpoŝton [correo electrónico: reto = red; poŝto = correo] por kontakti Esperanto-parolantojn tra la tuta mondo. Estas listo de retadresoj de Esperanto-parolantoj, kaj ankaŭ 'Flavaj [amarillas] Paĝoj de Esperanto' kaj 'Virtuala Esperanto-Biblioteko' [Biblioteca Virtual en Esperanto].
Vi jam lernis la nomojn de kelkaj landoj: Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kazaĥio, Koreio, Litovio, Slovakio, Svedio kaj Uzbekio. Persono kiu venas el tiuj landoj estas: brito, ĉeĥo, ĉino, germano, hispano, hungaro, italo, kazaĥo, koreo, litovo, slovako, svedo kaj uzbeko.
La finaĵo '-io' signifas 'lando'. Oni povas diri ankaŭ: Britlando, Svedlando, kaj simile. Kutime [normalmente] oni diras 'Pollando' kaj 'Skotlando', sed oni povas diri ankaŭ 'Polio' kaj 'Skotio'. Malnova formo de '-io' estas '-ujo', do: Britujo, Svedujo, Litovujo, Ĉeĥujo k.s. [kaj simile].
Ni renkontis ankaŭ la vortojn: pola, ĉina, estona, angla. Ili rilatas [se relaciona] al: Pollando, Ĉinio, Estonio, Anglio.
En tiuj landoj la nomo de la lando venas de la popolo [gente, pueblo] kiu loĝas tie.
En aliaj kazoj la nomo de la lando ne venas de la popolo kiu loĝas tie, ekzemple: Kubo, Vatikano, Nederlando. Persono kiu loĝas tie estas: kubano, vatikanano, nederlandano. Alia lando en tiu kategorio [categoría] estas Irlando. Loĝanto de Irlando estas irlandano.
Do ni havas du sistemojn! Tio estas ĉar estas malfacile fari unu sistemon por nomi ĉiujn landojn en la mondo sen ofendi [ofender] iun popolon.
Si tienes problemas al pulsar el botón de envío, busca ayuda .
Tus ejercicios se corregirán y devolverán lo más rápido que nos sea posible.
Mientras tanto, practica para conseguir fluidez con todo lo que has aprendido. ĦLo ideal sería practicar con un amigo!
Hay dos listas de vocabulario Esperanto-español y Español-Esperanto.
Hay una lista con el contenido del curso 'Esperanto Viva!' . (Próxima lección / Lección anterior.)
| Publicado por Viva Languages en asociación con la Asociación Andaluza de Esperanto. | (c) IDF 1996, 1997,1998 |
| Traducción y adaptación: | (c)José F. Martín |
Otros Links de Interés:
Cocina - Videos - Juegos Gratis - Postales cachondas - Cine - Programas Gratis - Letras de Canciones
Listas de todos los Tutoriales Gratis. 1998- 2007 - -
Los
tutoriales y cursos aquí reunidos son una recopilación de los mejores encontrados en
Internet.
El crédito y copyright de los mismos si lo hubiere corresponde al autor de cada
uno de ellos.
Si tu tutorial o curso está aquí, y deseas darlo de baja de esta recopilación o
quieres añadir el tuyo,
envíanos un mensaje desde
aquí